La Perdita Generacio - Senpromese, Senperfide video free download


588
Duration: 03:07
Uploaded: 2014/05/04

Kvankam birdoj kantis pri printempalven'

Mian menson regis mallum' kaj ĉagren'

Ensorĉita de reĝino kiu zorgis ne pri mi

Tial dancis mi tre peze dum festen'

Estis vi ja en la sama situaci'

Havis amikon bonan sed deziris pli

Nu, ni ambaŭ malesperajkaptis horojn da tener'

Almenaŭ unu nokton amon sentu ni

Matenmanĝo dum en la sun' venonta tag'

Paradizas la verdec' kaj blua lag'

Konfesantaj ke ni sonĝispri aliuj en la kor'

Sed por nun kaj tie plaĉis nia ag'

Vi estis bela, bona ankaŭ post ebri'

Tamen malallogis esti ĉio por vi

Estis sento reciproka,ni decidis simple ke

Ankoraŭ iujn noktojn amon sentu ni

La somero paŝis, kun foje man' en man'

Foje estis ni kuniklo, foje ran'

Ridis, ludis geamantojnnepre nur en la moment'

Jen facile ni konsentis laŭ la plan'

Amorantoj -- jes, sed amiĝintoj ne

Mi apartenis al reĝino, mia fe'

Sed en viaj sonĝoj nunpli ofte ekaperis mi

Ho, mi timas tiajn vortojn, aĥ kaj ve

Fruaŭtunan tagon vi alfrontis min

Ĉu ni diru: "iom pli" aŭ "jen la fin'"

Dolorigas la okazo daŭre,supoze vin eĉ pli,

Kiam devis mi nei vin

Comments


Related Videos