Muziko en Esperanto
Teksto: William Auld
Muziko: Nanne Kalma
Sur la velŝipo "Magdalena"
La matenmanĝo estas jena:
Bifsteko kun botelo plena -
Hej! Hej! la vivo dura!
La matenmanĝo estas jena:
Bifsteko kun botelo plena -
Hej! la vivo dura!
Maristoj staras sur ferdek',
La mastro krias per laŭta blek':
"Mi pagos pluson sen domaĝ'
Se vi ne plendos dum vojaĝ'!"
"Ne, ne!", diras la maristoj bravaj,
" Ne,ne,ne! Ni preferas plendi!
Ni preferas plendi ja!"
Sur "Magdalena" ŝvitas plage
Ĉiu maristo - li, - senblage,
Deĵoras eĉ tri horojn tage -
Hej! Hej! la vivo dura!
Ĉiu maristo - li, - senblage,
Deĵoras eĉ tri horojn tage -
Hej! la vivo dura!
Maristoj staras sur ferdek'
La mastro krias per laŭta blek':
"Mi pagos pluson kun plezur'
Por unu kroma horo nur!"
"Ne, ne!", diras la maristoj bravaj,
"Ne, ne, ne! Fakte ni laboras tro!
Fakte ni laboras tro! Ho!"
Ne mankas rum', ne mankas vinoj,
Ni havas kargon de putinoj:
Por ĉiu vir' po tri knabinoj
Hej! Hej! la vivo dura!
Ni havas kargon de putinoj:
Por ĉiu vir' po tri knabinoj
Hej! la vivo dura!
Maristoj staras sur ferdek'
La mastro krias per laŭta blek':
"Mi pagos pluson pli kaj plu
Se kontentiĝos vi per du!"
"Ne, ne!", diras la maristoj bravaj,
"Ne, ne, ne! Ne sufiĉas trio da!
Ne sufiĉas trio da! Ha!
9 years назад
11 years назад
12 years назад
12 years назад
12 years назад
12 years назад
12 years назад
12 years назад
12 years назад
12 years назад
12 years назад
12 years назад
13 years назад
15 years назад
15 years назад
15 years назад
15 years назад