LA VIVO EN ROZ'
(LA VIE EN ROSE)
Kanto en Esperanto: Alberta Casey
Teksto: Édith PIAF
Muziko: Louis GUGLIEMI
Traduko el la franca: R. Bernard
Se li ĉirkaubrakas min,
Kaj diras: Amatin'!
Por mi la vivo rozas.
Amon flustras lia buŝ'
Ĉe mia kor' ektuŝ'
Jes, kvankam li nur prozas.
Plenas nun l' anim' je riĉ'
De rava am-feliĉ',
Kaj tion kaŭzas li.
Li por mi estas, kaj mi nur por li,
Tion promesis ni por tuta vivo.
Kaj tuj ĉe l' unua vid'
Mi tremas pro agit'
Kaj kor-ekscit'.
Okuloj liaj, jen delir'
Rezisti eblas ne, kaj sur
La buŝ' ridet', jen do la vir'
Min posedanta tuta nur!
10 years ago
10 years ago
10 years ago
10 years ago